Efika valoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La efika valoro, aŭ prefereble efektiva valoro[1], estas la kvadrata averaĝo de periode ŝanĝanta fizika grando.

Ĝi egalas al la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj.

En elektrotekniko, la efika valoro de kurentotensio kiuj varias dum la tempo, egalas al la valoro de kontinua kurentokontinua tensio, kiuj en difinita tempo transformas la saman kvanton da energio en rezistanco.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Efika valoro de kurento[redakti | redakti fonton]

La efika valoro de la intenso de elektra kurento ŝanĝiĝanta dum la tempo kun periodo egalas al la intenso de kontinua kurento kiu transformas la saman kvanton da energio kiel fluante tra rezistanco dum la periodo .

Oni kalkulas la efikan valoron per la kvadrata radiko de la averaĝo de la kvadratoj de la valoroj de la kurentintenso dum la periodo T.

Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo I
sinusforma
triangula
kvadrata kaj simetria

Efika valoro de la tensio[redakti | redakti fonton]

Fizike efika valoro de la tensio egalas al la kontiunua tensio, kiu, aplikita al rezistanco dum la periodo transformas la saman kvanton da energio kiel la ŝanĝanta tensio .

Matematike ĝi estas kalkulebla per

Formuloj por simplaj alternaj signaloj
Signalo Formo de la ondo U
sinusforma
triangula
kvadrata kaj simetria

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Terminaro de Kristály Tibor, p. 24. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2021-01-13.